Kion la rando faras en la mezo?
Nenion. Estas. Simple estas. Ĉiu mezo havas ja sian randon. Ĉio havas randon, do ankaŭ mezo havas. Same ĉio havas mezon, do ankaŭ randon.
La rando tute ne estas malpli bona ol la mezo. Ja oni parolas pri "kondiĉoj randaj", kaj oni ne parolas pri "kondiĉoj mezaj". Interese – kial? Eble tial, ke la mezo estas privilegiita kvazaŭ nature, per la nura fakto de ĝia mezeco, dum la rando estas laŭnature malpli bona ĉar ĝi neniam atingas la pozicion centran, do ĝia statuso devas esti iel plialtigita.
Vekas nian intereson ankaŭ tio kial la mezo ĉiam estas konsiderata kiel pli bona ol la rando. Surprizas ankaŭ tio, ke io tiom evidenta vekas nian intereson. Aĵoj kaj aferoj evidentaj ne devus veki nian intereson. Se ili tion faras, tiam ili ne estas evidentaj. Se ili ne estas evidentaj, ili estas malklaraj. Se ili estas malklaraj, ili estas taŭzaj. Se ili estas taŭzaj, ili estas malbonaj, ĉar ili malklarigas la kapon, konfuzas, dum en la kapo devus esti klarege kaj pure.
Devus sed ne estas tiele. Ĝuste pro tio, ke jen surprize, neatendite, la rando troviĝis en la mezo. Ni eniras la mezon kaj ni troviĝas ĉe la rando. Vera absurdo tio estas.
De kie ĉi tie tia absurda sento, ke ie-ajn mi estus, mi ĉiam estus ĉe la rando, ĉe la bordo? Daŭre en la ĉe la bordo. Kaj neniam mi povas tiu ĉi bordon transpasi. Ĉi tiun kaj tiun. Neniun.
De kie ĉi tie tia absurda sento, ke ie-ajn mi estus, mi ĉiam estus en la mezo? Daŭre en la mezo. Neniam mi povas eliri la mezon. Ĉio troviĝas ĉirkaŭ mi. Maleblas la situacio, kiam nenio estas antaŭ mi, kaj ĉio malantaŭ.

Interese kio troviĝas inter la mezo kaj la rando.

Ŝajnas, ke nenio.

Eble ĉi tie vere nenio troviĝas inter la rando kaj la mezo. Vere nenio.


v v v