Kiom bizarega lando ĝi estas! La rando en la mezo? Jen plej stranga strangaĵo. Fistrango. Strangaĉo. Iu devas ion fari pri tio. Por ke ĉio estu en sia propra loko.
Kiu?
Iu. Sendube estus iu. Iu ulo. Iulo. Iulo ĉion ordigus. Volonte. Kun plezurego. Kvankam la plezurego estus miksita kun abomeno, abomeno kian ni sentas trafosumante ion aĉan. Plej aĉan. Kaoson. Kaosaĉon . . . . . . . Iom da tempo iulo estus trafosumanta kaj poste piedoj estus denove sube kaj kapo supre. La centro estus denove meze, centre, dum la rando estus denove ĉerande, borde. Ĉio revenus al sia propra loko.
Kaj kie iulo estus? Restus ĉi tie aŭ ankaŭ revenus al sia loko?
Se revenus, kien iulo irus? Kie troviĝas iula loko? En la mezo? En la centro? Ĉe la rando? Ĉe la bordo? Ie inter la centro kaj la rando? Centre, kompreneble ke centre. Ĉie kie iulo estas, tie estas la centro. Portas ĝin kun si. Ĉion transformas en la centron. Volus, ke tuta mondo, tuta kosmo estus la centro, nur la centro. Probablege iulo devenas de la tribo kiu vagante portas la foston estanta la centron de la universo – kiam ili haltas por bivaki unue ili engrundigas la foston. Kaj tiam ĉio estas klara. Ili ja ne toleras malklarecon kaj senordecon. La spaco devas esti klara kaj plenorda.
Same kiel ĉi tie?
Same kiel ĉi tie.


v v v