La bieno ne estas tipa. Kiel ĉio ĉi tie, ĉar ĉi tie tipa estas nur netipeco... Ĝi konsistas nur el sufiĉe granda domo kaj sufiĉe malgranda ŝedo fatrasejo. Kaj el verda densaĵo – nek arbaro, nek ĝardeno, nek ĝangalo, nek olda duonsovaĝa fruktejo... Kaj ne estas ĉirkaŭbarita. Nek per la barilo, nek per la muro . . . . . . . Ho ne! Ja estas la muro verda. La muro de verdo (somere). La verda vando. La vando de vegetaloj. Sed ĝi estas truoplena. Tro truoza. Ie kompakta, alie loza. Iuloke senfenda, aliloke fendoplena. Kun breĉoj...... Iam staris tie la barilo ligna, sed nur fronte – aŭ malfronte – ĉe la vojo – ĉevoje – sed ĝi putris, forputris, disiĝis kaj malaperis nin ĝojiginte. Postlasis nur betonaj fostoj – nin tristiginte – tute ne elŝireblaj el la grundo, do ili servontis kiel skeleto (ho ne – nur kiel apogiloj) por la verda muro el variaj arbustoj kaj veproj kaj arbetaĉoj . . . . . . . sed la ligustro tute ne volis kreski . . . . salikoj, kiuj ne tro malapude abundas malmodere ĉi tie maldiligentas kaj plendas . . . . sumakoj ne lamentas kaj rozujoj ne rifuzas . . . . maljunaj prunujoj kaj juna acero . . . . . Sed alvenas aŭtuno, folioj forfalas, la vando iĝas travidebla plektaĵo, reto kiu neniun birdon kaptus . . . . . .

Kaj la bieno devus esti ĉirkaŭbarita. La bieno devus havi limojn. Oni devus scii kie komencas la bieno kaj kie la bieno finiĝas. . . . . . Ĉi-kaze oni bone scias kie ĝi komencas: ĉe la vojo. Sed la vojo povas esti ankaŭ la fino de la bieno. Ĉiuj ja scias (aŭ nur ŝajnas tiele) ke la komenco estas la fino kaj kontraŭe. Tamen la vojo-fino-komenco estas nur unu flanko de la bieno. Kaj la aliaj? Speciale la kontraŭa flanko. La kontraŭ flanko estas la ĝardeno. La ĝardeno-ĝangalo. La ĝardeno duonsovaĝa. Dutrione sovaĝa. Eble eĉ trikvarone sovaĝa.

Do, ĉe unu fronto-malfronto troviĝas ŝajne finita (fina) vojo, vojo limigita, kaj ĉe alia fronto-malfronto troviĝas ŝajne senfina ĝardeno, ĝardeno senlima....

Jen la problemo eterna. Kiele bari nebarante. Kiele malfermi ion ne apertante tion. Kiele fermi ion ne malapertante tion. Kiele esti ne estante. Kiele havi ne havante kaj kiele havi malhavante...

Do, eble ne estas tiele, ke ne ekzistas interno kaj ekstero, ĉar ili estas, ekzistas, samkiel ekzistas tago kaj nokto – ĉiu ja scias kiam estas tago kaj kiam estas nokto. Tamen neniu scias kiam kaj kie tago komenciĝas kaj kiam kaj kie nokto finiĝas, kaj se estas tiele tio signifus, ke ne ekzistas limoj. Kaj se ili ekzistas, ili estas malklaraj, nedifineblaj, nemontreblaj, neindikeblaj, disŝmiritaj, neimageblaj...

Neimageble estas dividi la teron parcelon senliman. Ĉar pli aŭ malpli baldaŭ la tero parcelo devos esti dividita. Pli neimagebla estas nur manko de divido, tio ke ĝi ne estos dividita. Ho, tion neniu loĝanta malantaŭ la barilo, neniu transbarilulo povus imagi.
Tamen imagebla estus la bieno ideala.


Ĉio pro manko de la barilo. Ĉar se staras la barilo, tiam estas ankaŭ tio kio troviĝas antaŭe kaj malantaŭe. Estas ordo. Kaj oni ne perdas tempon por sensenca balbutado. Tiel pensus la vivantoj transbarilaj. La barilo estas kvazaŭ la kadro ĉirkaŭ la ekrano; estas la kadro kaj ĉio estas klara – tiele pensus la vivantoj transkadraj. Sed la kadro estas nur ĉe kvar flankoj – kio do estas antaŭ kaj malantaŭ la ekrano? kio en kaj sur la ekrano? Tiele pensus la vivantoj enkadraj kaj aldonus alian demandon pri profundeco de la bildo...

Nu, estas do la domo, sufiĉe mistera ŝedo fatrasejo kaj tre mistera ĝardeno... Ne. La domo, mistera ĝardeno kaj multe pli mistera ŝedo fatrasejo (mistera ĉefe pro fatraso) – jes, la ŝedo estas plej mistera. Kaj inter ili la truo en la tero, aŭ la puto kun malhelblua tegmenteto. Kaj la korto. Kvazaŭ-korto. Preskaŭ-korto.